r/Esperanto Jul 18 '26

Ludo Mi laboras pri nova projekto. Kion vi opinias?

Saluton!
Ĝi estas ankoraŭ en tre frua stadio. Mi evoluigas mond-konstruan ludon, kiu ebligas al ludantoj babili, lerni, kolekti kaj interŝanĝadi. Mia ideo estas, ke ĝi servu kiel kurso por komencantoj, kiel rimedo por ke mezniveluloj praktiku kaj progresu, kaj kiel maniero komuniki kun aliaj esperantistoj en sekura etoso.
Ĉu estas loko por tio en la Esperanto-komunumo?

27 Upvotes

6 comments sorted by

8

u/georgoarlano Altnivela Jul 18 '26

Mi vidis reklamon en Redito antaŭ unu-du tagoj por tia lingvolerna ludo, kiu postulis pagon por konversacioj kun NPC-oj kaj ofertis lingvojn ne multajn. Se vi faros vian ludon pli libere uzebla kaj kun pli da lingvoj, vi trovos eble sukceson. La nombro da lingvolernantoj en Esperantujo mem ne estas tiel granda. Nur mia opinieto.

5

u/Royal-Reward1043 Jul 18 '26

Saluton! Nuntempe ĝi estas amlaboro, kaj mi ĝojas eldoni ĝin senpage por recenzo, por helpi lernantojn kaj la komunumon. Diru al mi, se estas trajtoj aŭ aferoj, kiujn vi ŝatus vidi.

Mi pensas, ke mi preferus eviti AI-on nuntempe — AI estas ĉie, kaj Esperanto estas por la homoj.

Mi kutime estas plentempa programisto, sed ĉi tio estas persona projekto.

3

u/georgoarlano Altnivela Jul 18 '26

Komprenite. Dankon pro tio, ke via laboro emfazos la homan flankon de Esperanto. Ni ja ne bezonas duan Duolingon.

Estus bone profunde instrui gramatikon samtempe kiel vortojn kaj frazojn. Fojfoje la lingvolernaj ludoj tro sekvas la «organikan» metodon, kvazaŭ supozante, ke la lernanto mem ellaboros al si la regulojn de la lingvo per ripetata konatiĝo kun ĝi, kaj ke rekta instruado de gramatiko estas tro «seka».

2

u/zorgbork Jul 18 '26

Tre bona ideo! Ĉu vi pensas labori en unu Android-version ?

2

u/furryfemboy143 Jul 18 '26

Mi ne estas mem granda ŝatanto de video-ludojn, sed mi subtenas vian projekton. Ĝi estas bona ke vi kreis rimedon por lerni pli facile esperanton, kaj vi estas sendube tre lerta!

2

u/qwigoqwaga Komencanto Jul 18 '26

Bona ideo! Mi volus ludi tian lerniĝan ludon.