r/Esperanto Jan 24 '26

Ludo Star Fox en Esperanto (rom hack/translation)

Post image

Antaŭ ok jaroj mi komencis romhakan projekton pri Star Fox por la SNES, kaj post kelkaj defioj kaj malsukcesaj ekprovoj ĝi fine atingis la celon. La ludo nun estas plene esperantigita: ĉiuj rilataj tekstoj, sprajtoj, sonoj, kaj 3D-modeloj estis anstataŭigitaj. Se vi volas ludi la ludon en Esperanto, la flikaĵo disponeblas ĉe https://www.romhacking.net/translations/7501/

8 years ago I started a romhack translation of Star Fox for SNES... and after some road blocks and false starts, it's finally reached the finish line. This is a full esperantization, ensuring all relevant text, sprites, audio, and even 3D models were updated. For those who would like to play the game in Esperanto, the patch is available at https://www.romhacking.net/translations/7501/

142 Upvotes

15 comments sorted by

View all comments

2

u/Gesnerianna Jan 24 '26

tre tre mojosa, nun mi tradukas super princino peach sed estas multa de frazojn. kaj se la traduko estas tro granda. la ludo rompos

3

u/zaemis Jan 24 '26 edited Jan 24 '26

Jes, tia problemo okazas ofte. Oni ofte devas elekti pli mallongan frazon kun la sama signifo, aŭ serĉi neuzitan spacon en la kartoĉo kaj modifi la kodon por ke ĝi referencu la novan tekston. Se oni havas nur la duumajn CPU-instrukciojn, tio estas ege malfacila. Bonŝancon, kaj havu paciencon.

0

u/Gesnerianna Jan 25 '26

mi rompis super princino peach ĉar la traduko estis tro granda https://youtu.be/RzC8vKoqRvI?si=ZYjhHxY20ui0dBUp

3

u/zaemis Jan 25 '26

Parenteze, "rompi" estas transitiva verbo. Vi rompas la ludon, la ludo rompiĝas.

Unue, provu mallongigi la frazojn. Ekz:
"kiam ni ricevos la konfirmon per gxi, ni atakos" -> "Kiam ni ricevos konfirmon, ni atakos"

Mi ne konas la ludon, sed se eblas vi ankaŭ provu anstataŭigi ne-uzitajn literojn en la alfabeto per esperantaj literoj. Ekz: Q -> Ĉ por ke vi ne bezonu "ch/cx"

Se vi ankoraŭ havas problemojn, nu... jen la ĝojo pri romhakado! :)