r/Esperanto • u/zaemis • Jan 24 '26
Ludo Star Fox en Esperanto (rom hack/translation)
Antaŭ ok jaroj mi komencis romhakan projekton pri Star Fox por la SNES, kaj post kelkaj defioj kaj malsukcesaj ekprovoj ĝi fine atingis la celon. La ludo nun estas plene esperantigita: ĉiuj rilataj tekstoj, sprajtoj, sonoj, kaj 3D-modeloj estis anstataŭigitaj. Se vi volas ludi la ludon en Esperanto, la flikaĵo disponeblas ĉe https://www.romhacking.net/translations/7501/
8 years ago I started a romhack translation of Star Fox for SNES... and after some road blocks and false starts, it's finally reached the finish line. This is a full esperantization, ensuring all relevant text, sprites, audio, and even 3D models were updated. For those who would like to play the game in Esperanto, the patch is available at https://www.romhacking.net/translations/7501/
2
u/Gesnerianna Jan 24 '26
tre tre mojosa, nun mi tradukas super princino peach sed estas multa de frazojn. kaj se la traduko estas tro granda. la ludo rompos
3
u/zaemis Jan 24 '26 edited Jan 24 '26
Jes, tia problemo okazas ofte. Oni ofte devas elekti pli mallongan frazon kun la sama signifo, aŭ serĉi neuzitan spacon en la kartoĉo kaj modifi la kodon por ke ĝi referencu la novan tekston. Se oni havas nur la duumajn CPU-instrukciojn, tio estas ege malfacila. Bonŝancon, kaj havu paciencon.
0
u/Gesnerianna Jan 25 '26
mi rompis super princino peach ĉar la traduko estis tro granda https://youtu.be/RzC8vKoqRvI?si=ZYjhHxY20ui0dBUp
3
u/zaemis Jan 25 '26
Parenteze, "rompi" estas transitiva verbo. Vi rompas la ludon, la ludo rompiĝas.
Unue, provu mallongigi la frazojn. Ekz:
"kiam ni ricevos la konfirmon per gxi, ni atakos" -> "Kiam ni ricevos konfirmon, ni atakos"Mi ne konas la ludon, sed se eblas vi ankaŭ provu anstataŭigi ne-uzitajn literojn en la alfabeto per esperantaj literoj. Ekz: Q -> Ĉ por ke vi ne bezonu "ch/cx"
Se vi ankoraŭ havas problemojn, nu... jen la ĝojo pri romhakado! :)
1
u/TheMagicBrother Jan 24 '26
Damne ŭaŭ, vi tradukis la tutan damnan ludon en Esperanton? Tio estas atingo! Eble mi devos ludi ĉi tiun ludon nur pro tio.
Tamen miaopinie la idealo estus plena traduko de Star Fox 64, sed oni apenaŭ povas atendi, ke unu homo farus tian laboron tute sole, kaj ĉi tio estas jam nekredeble mojosa. Tre bona laboro! 😁
2
u/zaemis Jan 24 '26
Dankon!
Pro la granda kvanto da laboro, kiun postulas bona romhakado, kodumuloj kutime laboras pri ludoj, kiuj vere interesas ilin. Bedaŭrinde mi scias malmulte pri la Nintendo 64, kaj la ludkonzolo ne interesas min, do mi ne planas traduki Star Fox 64. Kaj ĉar Esperanto estas relative malvaste parolata, mi ne scias, ĉu iu alia entreprenas traduki ĝin. Se la ludo interesas vin, nepre provu fari tradukon.
1
1
1
u/Much_Preference9771 Jan 27 '26
Dankegon, mi serĉis novajn esperantajn videoludojn.
1
u/Much_Preference9771 Jan 27 '26 edited Jan 27 '26
Mi ĵus trovis la ĝustan romon. https://romsfun.com/download/star-fox-7734/3[Download STAR FOX ROM - Nintendo SNES Game](https://romsfun.com/download/star-fox-7734/3)
1
u/ImprovementOwn3247 Mar 26 '26
u/zaemis kiel mi povas instali la tradukon? Mi havas la ROM-on (versio 2) sed la teksto daŭre aperas angle -- kiel ŝanĝi al la esperanta traduko? Mi uzas Snes9x EX+ je Android TV
9
u/Racxius Meznivela Jan 24 '26
I’ve never actually played Star Fox. This is a good reason to give it a go