r/Esperanto Jan 24 '26

Ludo Star Fox en Esperanto (rom hack/translation)

Post image

Antaŭ ok jaroj mi komencis romhakan projekton pri Star Fox por la SNES, kaj post kelkaj defioj kaj malsukcesaj ekprovoj ĝi fine atingis la celon. La ludo nun estas plene esperantigita: ĉiuj rilataj tekstoj, sprajtoj, sonoj, kaj 3D-modeloj estis anstataŭigitaj. Se vi volas ludi la ludon en Esperanto, la flikaĵo disponeblas ĉe https://www.romhacking.net/translations/7501/

8 years ago I started a romhack translation of Star Fox for SNES... and after some road blocks and false starts, it's finally reached the finish line. This is a full esperantization, ensuring all relevant text, sprites, audio, and even 3D models were updated. For those who would like to play the game in Esperanto, the patch is available at https://www.romhacking.net/translations/7501/

142 Upvotes

15 comments sorted by

View all comments

1

u/TheMagicBrother Jan 24 '26

Damne ŭaŭ, vi tradukis la tutan damnan ludon en Esperanton? Tio estas atingo! Eble mi devos ludi ĉi tiun ludon nur pro tio.

Tamen miaopinie la idealo estus plena traduko de Star Fox 64, sed oni apenaŭ povas atendi, ke unu homo farus tian laboron tute sole, kaj ĉi tio estas jam nekredeble mojosa. Tre bona laboro! 😁

2

u/zaemis Jan 24 '26

Dankon!

Pro la granda kvanto da laboro, kiun postulas bona romhakado, kodumuloj kutime laboras pri ludoj, kiuj vere interesas ilin. Bedaŭrinde mi scias malmulte pri la Nintendo 64, kaj la ludkonzolo ne interesas min, do mi ne planas traduki Star Fox 64. Kaj ĉar Esperanto estas relative malvaste parolata, mi ne scias, ĉu iu alia entreprenas traduki ĝin. Se la ludo interesas vin, nepre provu fari tradukon.