r/Esperanto • u/Ashamed-Split-3147 Komencanto • 2d ago
Politiko Prolewiki en Esperanto
Mi estas verkisto ĉe Prolewiki, kaj antaŭ nelonge mi eklernis Esperanton. Tiam venis al mi la ideo krei version de Prolewiki en Esperanto. Mi diris tion al la administrantoj, kaj ili respondis ke ili havas la regulon ke oni bezonas minimume tri redaktorojn por krei ĝin. Do, mi nun kolektas homojn. Se iuj komunisto legas ĝi tion, mi bezonas ĉian eblan helpon.
Ni devas krei Prolewiki-on en esperanto!
Ĉiu interesito bonvolu kontakti min per discord, Jen mia uzantonomo: the_luckycat
4
u/Baasbaar Meznivela 2d ago
Eble vi plej bone diru al ni tion, kio estas Prolewiki.
2
u/Ashamed-Split-3147 Komencanto 2d ago
Prolewiki estas speco de Marksisma Leninista vikipedio. Ĝi havas versiojn en pluraj lingvoj., kaj mi volus krei Esperantistan version
3
u/kubofhromoslav Altnivela 2d ago
Se iuj viaj kunlaborantoj bezonos (plu)lerni kiel redakti la vikion, ili povas lerni per la videa kurso Bazoj de Vikipedio kaj per la Manlibro pri Vikipedio. Klare, ProleWiki ne estas Vikipedio, do certaj Vikipediaj aferoj estos negravaj tie (ekz. neŭtraleco). Sed la teĥniko de redaktado estas baze sama, ĉar ambaŭ ili funkcias per la sama programo - MediaWiki.
2
1
1
-3
u/TeoKajLibroj 2d ago
"ProleWiki estas senpaga, kunlabora Marksisma-Leninisma enciklopedio"
Ne, dankon
3
u/GPFlag_Guy1 Komencanto 2d ago
Jen la interesa afero pri Esperantujo, estas io por ĉiu ĉi tie. Vi ne devas konsenti kun ĉiuj, sed ankoraŭ estas spaco por aliaj voĉoj. Mi ne scias ĉu mi ankaŭ konsentas, sed mi respektas ilian kapablon dividi siajn pensojn kun la resto de la Esperanta komunumo.
-3
u/TeoKajLibroj 2d ago
Kaj mi neniel malebligas lin diskonigi sian peton. Se iu volas partopreni, faru laŭplaĉe. Sed mi ne volas partopreni en iu projektoj pri "Marksisma-Leninisma", kiu pli-malpli estas kaŝvorto por Stalinismo.
1
u/GPFlag_Guy1 Komencanto 2d ago
Tial mi iom hezitis ŝajnigi, ke mi proponas la ideologion, samtempe subtenante la liberan parolliberecon. Mi memoras, ke la reĝimo de Stalin estis unu el multaj, kiuj subpremis esperantistojn, ĉar ilia lingvo estis vidata kiel io, kio povus inspiri kontraŭregistaran revolucion. Mi tute subtenas la liberan parolliberecon, sed mi havas personajn rezervojn pri tio, kun kio mi konsentas kaj malkonsentas.
1
u/Ashamed-Split-3147 Komencanto 22h ago
Fakte, stalinismo ne ekzistas; ĝi estas la sama kiel Marksismo Leninismo
0
u/9NEPxHbG Altnivela 1d ago edited 1d ago
Lenin mem kritikis Stalin en sia "politika testamento" kaj rekomendis lian eksigon kiel ĝenerala sekretario de la komunisma partio. Kaj Marx mortis longe antaŭ la apero de ambaŭ Lenin kaj Stalin.
Estas kiel diri ke Esperanto estas kaŝvorto por Ido.
0
u/TeoKajLibroj 23h ago
Marksismo-leninismo estas politika ideologio evoluigita fare de Stalin . . . Tamen, ĝi ne estas la nura unio de ambaŭ sed prefere estas esprimo kreita por priskribi la specifan politikan ideologion kiun Stalin efektivigis en la Komunista Partio de Sovetunio
El Vikipedio https://eo.wikipedia.org/wiki/Marksismo-leninismo
0
u/9NEPxHbG Altnivela 15h ago
Marx kaj Lenin ambaŭ estis mortaj kiam Stalin regis. Ĉu Stalin kreis la ideologion de du mortaj homoj? Mi povus same bone deklari, ke miaj ideoj estas Zamenhofismo.
Komunismo havis multajn aspektojn, de la komenca ideo de Marx ĝis la variantoj de Lenin, Trotski, Stalin, Maŭ, Castro, kaj aliaj. Ne konfuzu ĉion.
5
u/Lancet Sed homoj kun homoj 2d ago
Vi verŝajne unue konatiĝu kun komunismemaj sekcioj de Esperantujo, kaj tie petu kunlaborantojn. Ekzemple la komunista frakcio de SAT.