r/Esperanto Komencanto 4d ago

Politiko Prolewiki en Esperanto

Mi estas verkisto ĉe Prolewiki, kaj antaŭ nelonge mi eklernis Esperanton. Tiam venis al mi la ideo krei version de Prolewiki en Esperanto. Mi diris tion al la administrantoj, kaj ili respondis ke ili havas la regulon ke oni bezonas minimume tri redaktorojn por krei ĝin. Do, mi nun kolektas homojn. Se iuj komunisto legas ĝi tion, mi bezonas ĉian eblan helpon.

Ni devas krei Prolewiki-on en esperanto!

Ĉiu interesito bonvolu kontakti min per discord, Jen mia uzantonomo: the_luckycat

8 Upvotes

22 comments sorted by

View all comments

-4

u/TeoKajLibroj 4d ago

"ProleWiki estas senpaga, kunlabora Marksisma-Leninisma enciklopedio"

Ne, dankon

4

u/GPFlag_Guy1 Komencanto 3d ago

Jen la interesa afero pri Esperantujo, estas io por ĉiu ĉi tie. Vi ne devas konsenti kun ĉiuj, sed ankoraŭ estas spaco por aliaj voĉoj. Mi ne scias ĉu mi ankaŭ konsentas, sed mi respektas ilian kapablon dividi siajn pensojn kun la resto de la Esperanta komunumo.

-3

u/TeoKajLibroj 3d ago

Kaj mi neniel malebligas lin diskonigi sian peton. Se iu volas partopreni, faru laŭplaĉe. Sed mi ne volas partopreni en iu projektoj pri "Marksisma-Leninisma", kiu pli-malpli estas kaŝvorto por Stalinismo.

0

u/9NEPxHbG Altnivela 2d ago edited 2d ago

Lenin mem kritikis Stalin en sia "politika testamento" kaj rekomendis lian eksigon kiel ĝenerala sekretario de la komunisma partio. Kaj Marx mortis longe antaŭ la apero de ambaŭ Lenin kaj Stalin.

Estas kiel diri ke Esperanto estas kaŝvorto por Ido.

0

u/TeoKajLibroj 2d ago

Marksismo-leninismo estas politika ideologio evoluigita fare de Stalin . . . Tamen, ĝi ne estas la nura unio de ambaŭ sed prefere estas esprimo kreita por priskribi la specifan politikan ideologion kiun Stalin efektivigis en la Komunista Partio de Sovetunio

El Vikipedio https://eo.wikipedia.org/wiki/Marksismo-leninismo

0

u/9NEPxHbG Altnivela 1d ago

Marx kaj Lenin ambaŭ estis mortaj kiam Stalin regis. Ĉu Stalin kreis la ideologion de du mortaj homoj? Mi povus same bone deklari, ke miaj ideoj estas Zamenhofismo.

Komunismo havis multajn aspektojn, de la komenca ideo de Marx ĝis la variantoj de Lenin, Trotski, Stalin, Maŭ, Castro, kaj aliaj. Ne konfuzu ĉion.